Harriet Elizabeth Beecher STOWE, (14-an de junio 1811 – 1-an de julio 1896) estis aboliciistino kaj verkistino de pli ol 13 libroj, la plej fama el kiuj estas La Kabano de Onklo Tom (angle Uncle Tom’s Cabin) kiu priskribas vivon sklavisman kaj estis unue eldonata felietone de 1851 ĝis 1852 en la aboliciista periodaĵo, National Era (Nacia Erao), redaktita de Gamaliel Bailey. Kvankam Stowe mem neniam vizitis la Usonan Sudon, ŝi poste eldonigis A Key to Uncle Tom’s Cabin, (Ŝlosilo al la Kabano de Onklo Tom) ne-fikcia verko atestanta la verecon de ŝia priskribo pri la vivo de sklavoj en la originala romano.

Ŝia dua romano estis Dred: A Tale of the Great Dismal Swamp (Timego: Rakonto pri la Trista Marĉego): denova kontraŭsklavisma romano.

Vivo

Stowe naskiĝis en Litchfield, Konektikuto kaj plenkreskis ĉefe en Hartford. Ŝi estis la filino de Lyman Beecher, aboliciista Kirkanarisma predikanto el Bostono kaj Roxana Foote Beecher, kaj la filino de la renoma ministro, Henry Ward Beecher. Ŝi havis du elstarajn kaj aktivajn gefratojn, frato, Charles Beecher, kaj fratino, Catharine Beecher. En 1832 ŝia familio transloĝiĝis al Cincinnati, alia ardejo de la aboluciista movado, kie ŝia patro fariĝis la unua prezidento de Lane Theological Seminary (Teologia Seminario Lane). Tie ŝi proprasperte konatiĝis kun sklavismo kaj la tiel nomata “Subtera Fervojo” (en:Underground Railroad). Tiu medio stimulis la ekeston La Kabano de Onklo Tom, la unua grava Usona romano kun afrik-usonana heroo.

En 1836 Harriet Beecher edziniĝis al Calvin Stowe, kleriko kaj vidvo. Poste ŝi kaj ŝia edzo transloĝiĝis al Brunswick, Maine, kiam li akiris akademian postenon ĉe Bowdoin College. Harriet kaj Calvin havis sep infanojn, sed iuj mortis infanaĝe. Ŝiaj unuaj infanoj, ĝemelaj knabinoj, Hattie kaj Eliza, naskiĝis la 29-an de septembro 1836. Kvar jarojn poste, en 1840, ŝia filo, Frederick William naskiĝis. En 1848 okazis la nasko de Samuel Charles, sed la sekvontan jaron, tiu mortis dum epidemio de ĥolero. Pro tio ŝi sentis kompaton por la sklavinaj patrinoj kiujn oni perforte disigis de siaj infanoj.

 

Spread the word!